Kabano:Fotoj 2005

From Carls wiki

Jump to: navigation, search


Jen la fotaro de Silkro. Bv peti al mi se vi volas grandan version de iu bildo. — Carl

旅途

Image:Thumb0343.jpg Magnus, Anna-Laura, Johan kaj Anders, sidante en la buso survoje al Herbinsulo. (Tiujn ĉi du fotojn mi igis unukoloraj ĉar la lumo ne estis sufiĉe bona en la originaloj.)

Image:Thumb0344.jpg Unu el la sakoj hazarde estis forgesita ekster tiu ĉi ĉarma kiosko en Orelrifo. Feliĉe, unu el ties dungitoj savis ĝin (post ĉagreniĝema alvoko kiam ni atingis la kabanon), kaj Martin k Ruth povis kunpreni ĝin jam la sekvan tagon.

"Fika stundo"

Ni ofte manĝis tiel ĉi — kun freŝbakita pano, rooibos kaj diversaj surpanaĵoj. Ankaŭ notu en la mezo de la tablo buteron, kiun ni tenis subakve inter manĝtempoj, laŭ rusa tradicio. Ni havis kaj havenan kaj bovinan lakton.

Image:Thumb0345.jpg Image:Thumb0346.jpg

Komforto

Diversaj fotoj de homoj en sofoj kaj sofetoj. Tiuj ĉi fotoj estas nek el la sama tago, nek vere en laŭtempa ordo.

Image:Thumb0347.jpg Image:Thumb0348.jpg Image:Thumb0349.jpg Image:Thumb0351.jpg Image:Thumb0352.jpg Image:Thumb1282.jpg Image:Thumb1283.jpg Image:Thumb0382.jpg

薄煎饼

Image:Thumb0353.jpg Ni faras patkukojn. Jen la bananoj, anstatŭante ovojn, kiujn eble uzintus patkukfaranta nevegano.

Image:Thumb0354.jpg Manĝonte la bongustajn patkukojn, Anders kaj Martin lavas la telerojn kaj tasojn de la lasta manĝo.

Image:Thumb0355.jpg Kaj nun pretas la ĉion. Tiu ĉi estante la tria tago, ni ankoraŭ estas nur sep: Anders, Anna-Laura, Carl, Johan, Magnus, Martin kaj Ruth.

Image:Thumb0356.jpg Danĝerigante sin, Magnus malebligas al Anna-Laura ataki la patkukojn. Malantaŭ ili, la centra amuzsistemo (kiun kontrolis tri telekomantoj) ludas ian muzikon.

Ree de la butiko

Image:Thumb0357.jpg Post la vojaĝo al la butiko kaj reen, Carl ekmemoris ke oni fakte atentigis pri neĝŝtormo en la veterprognozo dum la mateno.

Image:Thumb0358.jpg Tiu ĉi ne estas tiel amuza kiel ĝi aspektas. Jes, tio estas glacio, kreskante el la barbo.

Image:Thumb0359.jpg Johan aspektas malpli afektita, sed li ja estas el Boden. Ni du bezonis duonhoron antaŭ la kameno por reviviĝi post la vojaĝo.

Okulvitroj

Verŝajne la celo estas meti la pilketon en la korbon fiksitan sur tiuj ĉi stilaj okulvitroj.

Image:Thumb0362.jpg Image:Thumb0365.jpg Image:Thumb0367.jpg

Nokta promeno

Image:Thumb1285.jpg Image:Thumb1286.jpg Image:Thumb1287.jpg

Bela vidaĵo

Image:Thumb0368.jpg Image:Thumb0369.jpg Image:Thumb0370.jpg

北极远征

Jen Johan, Anders kaj Magnus kiu enscenigas nordpolusan ekskurson. En la unua bildo ili eĉ alfiksas neĝon por aspekti pli realismaj. Kompreneble, la norda poluso havas la formon de trimetra ligna bastono.

Image:Thumb0371.jpg Image:Thumb0372.jpg Image:Thumb0373.jpg Image:Thumb0374.jpg Image:Thumb0378.jpg

Neĝhomo

La sama neĝhomo, sed el malsamaj anguloj kaj kun malsamaj akcesoraĵoj. Carl proponis ankaŭ fari kaj foti paŝojn el la maro ĝis la neĝhomo — sed tiun oni komune decidis estus tro danĝera ĉar la klifoj aspektis glitigaj kaj la akvo malvarma.

Image:Thumb0379.jpg Image:Thumb0380.jpg

Suŝio

Kion diri? Suŝio estas kaj bongustega kaj tre bela. Kaj kiam multaj homoj kunlaboras, ĝi ne tro longtempe prepariĝas.

Image:Thumb0381.jpg Image:Thumb1281.jpg Image:Thumb1284.jpg Image:Thumb0383.jpg

游戏

Image:Thumb0384.jpg Ni pruvis la ludon Jägersro, proksimume priskribebla kiel ĉevala Monopol.

Silvestra bufedo

Image:Thumb0385.jpg Niaj afablaj silvestraj gastoj preparas la grandan bufedon el la kuirejo.

Image:Thumb0386.jpg Dume, homoj staras fikse sur aŭ la televidilo aŭ la anonima gitarludanto... malfacile diri.

Image:Thumb0387.jpg La bufedo dezervas propran komenton. Ĝi estis vere bongusta, kaj eĉ aspektis bele.

Image:Thumb0388.jpg Ni manĝis ĝin ĉirkaŭ la vivĉambra tablo.

Image:Thumb0389.jpg Martin faris desertan kukon kiun ni manĝis kun teo kaj pli da suko.

熔化的锡

Image:Thumb0390.jpg Image:Thumb0391.jpg Image:Thumb0394.jpg

דרײדל

Atendante la taksion, ni ludis ukkah#Hanukkah_games:_Dreidel_and_gelt|Dreidel]], ĝuste kiel lastjare. La premio estis ŝokoladaj moneroj kaj diversaj bonbonoj. Johan kaj Martin fine gajnis la plejparton.

Image:Thumb0395.jpg Image:Thumb0396.jpg

歡聚

Jen preskaŭ ĉiuj. La bildo preniĝis dum grandeta hasto, ĉar homoj estis forirontaj per aŭto al la pramŝipo.

Image:Thumb1289.jpg