Hemtenta 2

From Carls wiki

Jump to: navigation, search

Soldato Anderson strabis el la tranĉeo, atenteme celumante sian fusilon. La germana tranĉeo estis cent metrojn for, kaj neniu moviĝis tie dum kelkaj horoj. Nur kvarono restis de lia skipo, kaj li strebis por resti atenta ĝis ĝia fino. Mense, li ankoraŭ povis vidi la poŝtkarton kiun li ricevis antaŭ kelkaj tagoj:

Kara filo,

Vi mankas al ni. Kreu rapidan venkon por ni, por ke ni povu vidi vin baldaŭ.

Ĝojan Kristnaskon, Paĉjo kaj Panjo

La milito ne ŝajnis finiĝi, kaj la tagoj estis malfacilaj kaj malvirtaj, plenaj de mortigado kaj masakrado. Ili ne multe antaŭeniris ekde oktobro, kaj tiuj damnaj avioj ĉiam difektis iun ajn taktikan avantaĝon kiun ili atingis, aspergante bombojn sur ilin.

Sed hodiaŭ, estis mistere silente.

Anderson rigardis denove la germanan tranĉeon. Iu metis etan konusan arbon sur la taluson. Li palpebrumis, ne kredante siajn okulojn. Rigardante, li vidis ke oni starigis pli da koniferoj. Aliaj soldatoj venis por vidi la spektaĵon. Starante tie, ili aŭdis kantadon kiu drivis al ili en la silenta belga vesperaero. Kristnaskajn karolojn. Germanajn kristnaskajn karolojn.

Ĉirkaŭ li, la britaj soldatoj ekkantis anglajn kristnaskajn karolojn. Anderson momente aspektis mistifikita, sed post tio ekkomprenis ke lia skipo finiĝis frue, kaj ankaŭ komencis kanti. Li ne povis esti kun sia familio, tamen li ankoraŭ kapablis ĝui Kristnaskon kun siaj egaluloj en la tranĉeo. Li sentis nuancon de varmeco en la mezo de la frenezeco kaj mizero de la milito. Per kristnaskaj karoloj, la malamiko ricevis homan vizaĝon.

La sekvan tagon, ambaŭ flankoj supreniris kaj kolektis siajn mortintojn el Nenies Lando. Ĉiuj havis la tempon por funebri la mortajn kaj prezenti sian respekton. Anderson ne scipovis la germanan, sed li eltrovis ke li povis paroli kun germana soldato nomata Eberstark, kiu parolis "la Lingvon Internacian". Kvankam li neniam aŭdis pri ĝi, Anderson komprenis ĝin sufiĉe facile ĉar ĝi rememorigis lin pri la franca kaj la hispana, kiujn li studis en la lernejo. Eberstark klarigis ke la ideo de la Internacia Lingvo estas disvastigi pacon tra la mondo per reciproka interkompreno.

Post tio, ĉiu ĝuis bonan ludon de futbalo kun pilko kiun trovis iu. La germanoj gajnis per 3-2, kaj nova matĉo iĝis neebla kiam iu hazarde piedbatis la pilkon sur pikdraton kaj ĝi malpufiĝis.

Disiĝonte, la soltadoj interŝanĝis kristnaskajn donacojn. Anderson donis al Eberstark ujon de cigaroj, kaj ricevis kompense botelon de viskio. Li promesis pluesplori la Internacian Lingvon kiam li reiros hejmen.

Tiel finiĝis la Kristnaska Batalhalto de 1914. La povaĵoj ĉe ambaŭ flankoj certigis ke ĝi neniam okazos denove, faligante multe da bomboj dum la sekvaj Kristnaskoj.